Sunday, December 01, 2019

p08, Internacia Lingvo; Parolado de Abdu’l-Baha al Edinburgh Esperanto Socio, Skotlando, Jan 17, 1913


p08, Internacia Lingvo

Parolado de Abdu’l-Baha al Edinburgh Esperanto Socio, Skotlando,

Jan 17, 1913

Eldonite en magazino Star of the West, Vol. 11, No. 17, Jan 19, 1921,

“La personon de Abdu’l-Baha kaj lian laboron, ni tre alte estimas: mi vidas en li unu el la plej grandaj bonfarantoj de la homaro.” – L. L. Zamenhof

Ĉiu movado en la mondo de la homaro kiu portas kun si unuecon kaj konkordon estas bona; kaj ĉiu afero, kiu kreas malkontenton kaj malharmonion, estas malbona. Ĉi tiu jarcento estas hela jarcento. Ĝiaj eltrovaĵoj estas multaj; ĝiaj elpensitaĵoj estas grandaj; ĝiaj entreprenoj estas multmultaj. Pro tio ĉi tiu jarcento superas ĉiujn aliajn jarcentojn. Sed la plej granda entrepreno estas la unuiĝo de lingvo; ĉar tio estas pli bonefika kaj plezurdona ol iu alia entrepreno de la epoko. La unuiĝo de lingvo efektivigas grandan kunecon inter koroj. La unuigo de lingvo estas kaŭzo de konkordo. Ĝi forbalaas ilian malkomprenon inter la popoloj; ĝi starigas konkordon en la homidaro. Ĝi donas pli vastan konceptpovon kaj pli grandan vidpovon al la homa intelekto.

Hodiaŭ la plej grava laboro en la mondo de la homaro estas, kompreni kaj komprenigi. Ĉiu individua membro de la komunumo, pro la disvastigo de helpa internacia lingvo, povos sciigi pri okazantaĵoj kaj rilatiĝi kun etikaj kaj sciencaj eltrovaĵoj de la epoko. Helpa universala lingvo donos al ni la ŝlosilon -- la ĉefŝlosilon -- por la komprenigo de la sekretoj de pasintaj tempoj. Per internacia lingvo ĉiu nacio en la estonteco povos elserĉi tre facile kaj senpene siajn sciencajn eltrovaĵojn.

Estas bone sciate inter vi, ke Orientanoj, junuloj venantaj al la Okcidento, penegantaj studadi la eltrovitajojn de la Okcidento, devas dediĉi jarojn el sia vivo, por laborege akiri la lingvon de la lando al kiu ili iras, kaj nur poste ili povas sin turni al la studado de la speciala scienca fako, pri kiu ili interesiĝas. Ekzemple, ni supozu, ke junulo, el Hindujo aŭ Persujo aŭ Turkestano aŭ Arabujo, deziranta studadi la medicinon, venas al ĉi tiu lando. Li devas lernadi dum kvar jaroj la anglan lingvon, kaj nenion alian; kaj poste li povas komenci la studadon pri medicino. Sed, se ĉi tiu internacia helpa lingvo estus parto de la programo de instruo en ĉiuj lernejoj, dum sia infaneco li lernus tiun lingvon en la propra lando; kaj poste, en kiu ajn lando, al kiu li dezirus iri, li povus studadi sian specialan fakon de scienco tre facile, ne perdinte jarojn de sia vivo.

Hodiaŭ, eĉ se ĉiuj el ni lernus lingvojn, tamen, se iu deziras vojaĝi alilanden, tiu povus esti grave malhelpata pro tio, ke li ne scias la specialan lingvon de unu lando. Mi tre profunde studadis orientajn lingvojn, kaj scias la araban lingvon pli bone la Araboj mem, kaj studadis la turkan, kaj la persan en mia propra nasklando; kaj tamen, sciante ankaŭ aliajn lingvojn de la Oriento, kiam mi vojaĝis okcidenten, mi devis venigi kun mi tradukiston, kvazaŭ mi scius neniun lingvon. Nu, se ekzistus internacia lingvo ĝenerale parolata, la persa lingvo kaj la internacia sufiĉus por mi en ĉiuj landoj de la mondo. Pensu, kiel la internacia lingvo faciligos interkomunikadon inter ĉiuj nacioj de la mondo! Duono de niaj vivoj eluziĝas en la akiro de lingvoj, ĉar en ĉi tiu epoko de klereco ĉiu homo devas lerni lingvojn, por ke, se li esperas vojaĝi en Azio kaj Afriko kaj Europo, li povu interparoli kun la popolo; sed tuj, kiam li akiris unu lingvon, jen alia estas bezonata. La tuta vivo do forpasas en la akirado de tiuj lingvoj, kiuj estas malhelpo al internacia komunikado. Ĉi tiu internacia lingvo liberigos la homaron el ĉiuj ĉi tiuj problemoj.

Mallonge, por kompreni kaj sin komprenigi, devas esti internacia ilo. La instruisto kaj la stundento devas scii la lingvon unu de la alia, por ke la instruisto povu transdoni sian scion kaj la studento povu akiri tiun scion. En la mondo de la homaro estas nenia pli granda afero, ol vin komprenigi al viaj kunhomoj; ĉar la civilizeco mem, la progresado de la civilizacio, dependas de tiu ĉi procedo. Por akiri artojn kaj sciencojn, oni devas scii paroli, sin komprenigi, kaj kompreni samtempe. De ĉi tiu interkompreno dependas la akiro de sciencoj, kaj ĝi igos ĉiujn homojn kompreni pri ĉiuj aferoj de la vivo; kaj ĉi tiu procedo de kompreno kaj komprenigo dependas de la lingvo. Se, do, ĉi tiu helpa lingvo stariĝos, ĉiuj membroj de la homaro ricevos la eblon kompreni unu la alian.

Dum mi parolas, venas en mian cerbon epizodo, kiu okazis en Bagdad. Estis tie du amikoj, kiuj ne sciis la lingvon unu de la alia. Unu malsaniĝis; la alia vizitis lin, sed ne povis parole esprimi sian simpation, kaj do faris geston, volante diri: "Kiel vi fartas?" Per alia signo la malsanulo respondis: "Mi estas tuj mortonta"; kaj la vizitanto, kredante ke li diris ke li ekresaniĝas, diris: "Dank' al Dio!" El tiaj ilustraĵoj vi konstatos, ke la plej bona afero en la mondo estas povi vin komprenigi al viaj amikoj kaj ankaŭ ilin kompreni; kaj ke ne estas io pli malbona en la mondo, ol ne povi komuniki viajn pensojn al aliaj. Sed, se estus helpa lingvo, ĉiuj tiuj malfacilaĵoj estus forigitaj.

Nu, laŭdo estu al Dio! ĉi tiu lingvo Esperanto elpensiĝis. Tio estas unu el la specialaj donacoj de ĉi tiu brilega jarcento: unu el la plej grandaj entreprenoj de ĉi tiu granda epoko. Antaŭe la homaro rnalsukcesis efektivigi tian elpensaĵon. Ĉi tiu unuigo de lingvoj preskaŭ neniam prezentis sin al la pensuloj de pasintaj epokoj; kaj vere ĝi estis neeblaĵo en tiuj tempoj, ĉar tiam ne ekzistis libereco iri kaj reiri, kaj nenia intervojagado nek intertraktado inter la diversaj landoj. Jam nun, kiam la rimedoj por interkomunikado kaj transportado multe pligrandiĝis, estas nepre necese, kaj estas fareble, efektivigi la uzadon de internacia lingvo.

Lia Sankta Moŝto Baha’u’llah antaŭ rnultaj jaroj verkis libron, nomatan "La Plej Sankta Libro," kaj en tiu libro unu el la fundamentaj principloj estas, ke devas esti elpensiĝo de helpa lingvo; kaj li klarigas la bonon kaj profiton, kiuj venos per tia ilo. Nu, ni danku la Sinjoron pro tio, ke ĉi tiu lingvo Esperanto estas kreita. Ni do ordonis al ĉiuj Bahaanoj en la Oriento, studadi ci tiun lingvon tre zorge, kaj post ne longe gi disvastiĝos tra la tuta Oriento. Mi petas ankau al vi, Esperantistoj kaj ne-Esperantistoj, energie klopodadi por la disvastigado kaj propagandado de ci tiu lingvo; ĉar ĝi akcelos la alvenon de tiu tago, tiu miljara tago, kiun antaŭdiras profetoj kaj viduloj, tiu tago en kiu, estas dirite, « la lupo kaj la ŝafido trinkos el la sama fonto, la leono kaj la cervo sin paŝtos sur la sama herbejo. » La signifo de ĉi tiu sankta Skribo estas, ke la batalantaj rasoj, militantaj nacioj, malamikaj religioj, alproksimiĝos unu al la alia en la spirito de amo, kaj kunligiĝos unu kun alia.

Kiel ni jam diris, plej grava afero en ĉi tiu mondo estas la efektivigo de helpa internacia lingvo. La unuigo de lingvo aliformigos la homaron en unu mondon; forigos la malkomprenon inter la religioj; kaj kunigos la Orienton kaj la Okcidenton per la spirito de frateco kaj amo. La unuigo de lingvo ŝanĝos ĉi tiun mondon el multaj familioj en unu familion. Tiu ĉi helpa internacia lingvo kolektos la naciojn sub unu kovrilon, kvazaŭ la kvin kontinentoj de la mondo fariĝus unu kontinento; ĉar tiam ili povos interkomuniki siajn pensojn unu al la alia. La internacia helpa lingvo forigos nescion kaj superstiĉon, pro tio, ke ĉiu infano, el kiu ajn raso au nacio, povos sekvi siajn studaĵojn pri la scienco kaj la arto, ĉar tiam li bezonos lerni nur du lingvojn -- unu, lia nacia lingvo, kaj la alia la internacia helpa lingvo. Ni esperu ankaŭ al tiu tago, kiam eĉ la limoj de la naciaj lingvoj foriĝos, kaj la tuta mondo ĝuos unu lingvon.

Kia pli granda donaco povus esti, ol tio? Kia pli malavara bonfaro povus esti, ol tio?

Tiam la mondo de la homaro fariĝos rava paradizo, ĝuste kiel estas dirite, ke en la ĉielo estas unu lingvo. La materia mondo fariĝos la esprimado de la interna mondo. Tiam eltrovaĵoj malkaŝigos; elpensaĵoj multobliĝos: la sciencoj antaŭeniros per saltoj; la scienca terkulturado disvolviĝos laŭ pli vasta grado; ĉar tiutempe la nacioj povos rapide asimili la pensojn esprimatajn, kaj ĉar ĉiuj tiuj pensoj esprimiĝos per la universala lingvo. Se ĉi tiu internacia lingvo estas faktoro por la estonteco, ĉiuj landoj en la Oriento povos rapide akiri la sciencojn de la Okcidento, ĉar iliaj loĝantoj povos legi la librojn kaj kompreni ilian signifon; kaj la Okcidentaj nacioj povos akiri la pensojn kaj ideojn de la Oriento: kaj per tio ambaŭ povos plibonigi sian staton. Mallonge, pro la starigo de ĉi tiu internacia lingvo, la mondo de la homaro fariĝos alia mondo, kaj eksterordinara estos ĝia progreso. Ekzemple, pripensu pri familio, kies diversaj membroj parolas diversajn lingvojn; kiel malfacile estas por ili komuniki siajn pensojn unu al alia, kaj kiel mirinde estas, kiam ili povas facile kompreni reciproke siajn pensojn. Ĉar, se ili scias ĉiu la lingvojn de la aliaj, ili progresos rapide. Do estas nia espero, ke la lingvo Esperanto disvastiĝos post ne longe tra la tuta mondo, por ke ĉiuj popoloj povu vivi kune en la spirito de amikeco kaj amo.